← Reen al E

PIV · 4057

erot/o

erot/o Ψ La seksa impulso ĉe homo.
erota. Rilata al la eroto k ĝiaj fizikaj k psikaj manifestiĝoj.
erotismo. Ekscesa aŭ patologia emo al seksaj aferoj.
erotizi. Stimuli la nervajn centrojn, de kiuj dependas la eroto.
erotogena. Tia, ke ĝi kapablas estigi erotajn sensaĵojn: la dominanta erotogena loko ŝanĝiĝas kun la aĝo.
erotologio. Scienca studo pri la eroto k ĝiaj diversaj formoj aŭ perversioj. erotika.