PIV · 4136
etim/o
etim/o Λ Vorto, de kiu alia vorto devenas: la etimo de «ĉevalo» estas la franca «cheval», tiu de «cheval» estas la latina «caballus» k tiu de «caballus» estas nekonata gaŭla vorto.
etimolog7o. Specialisto pri etimologio.
etimologi2o
1 Scienco pri la origino de la vortoj.
2 La historio de vorto ekde ĝia etimo ĝis ĝia nuna formo k signifo.
etimologia. Rilata al etimologio: etimologia vortaro; etimologia figuro (per kiu ntr verbo ricevas objekton, konsistantan el samradika subst., ekz. «vivi mizeran vivon», «ĵuri grandan ĵuron» ks).