PIV 2026 · Artikolo 4146

etoso

Litero E

etoso spirita atmosfero de iu medio, loko ktp: amika kaj amuza etoso regis dum la tuta renkontiĝo OE melankolia etoso plenigis la ĉambron CPi la etoso notinde plivigliĝis post ilia foriro ALö la neverŝajne fabela etoso ĉirkaŭis lin ĉie hodiaŭ FSz reaperis la forgesita etoso de la unua amo SŠt la hodiaŭa universitata etoso CPi diversaj ritmoj kaj stiloj taŭgas por la etosoj de diversaj scenoj MBo