PIV · 4194
eŭtekt/o
eŭtekt/o ☐ Ⓚ Miksaĵo de substancoj, kiu, laŭ difinita proporcio de la konsistaĵoj, prezentas konstantan fandtemperaturon (eŭtekta temperaturo) k saman konsiston en fazo likva kiel en fazo solida: la eŭtekto, konsistanta el miksaĵo de natria klorido k glacio, havas fandpunkton de 0°F (−17,77 °C). ☞ azeotropo.