(Zoologio) Insekto (Formica kaj.a. (gramo)-oj) el la ordo de himenopteroj, vivanta en grandaj, bone organizitaj socioj sub aŭ sur la tero aŭ en ligno: iru al la formiko, vi maldiligentulo, kaj saĝiĝu”; la formikoj, popolo ne forta, tamen en somero pretigas al si manĝaĵon”; la grilo kaj la formiko“ (fablo); blanka formiko (termito). sx abelo, burdo, vespo. formika. Rilata al formikoj: formika acido (formiata); (figurasence) formika persisto; la homoj, iliaj gigantaj planoj, iliaj formikaj laboroj“. formik (netransitiva) Senti svarmotikladon en membro, post kunpremo de nervo aŭ sanga vaskulo. formikado Y Tia sento. formikejo. Konstruo, kie amasloĝas formikoj: (figurasence) meti bastonon en la formikejon (maltrankviligi senzorgan anaron).