Amaso da puso, kolektiĝinta en kavaĵo formiĝinta meze de ĉirkaŭantaj histoj detruitaj aŭ deŝovitaj: varma, malvarma absceso; dreni absceson; la absceso disrompiĝis. → tumoro, ulcero. abscesi. Formiĝi en absceson. gumabsceso Mola tumoro nodoforma, el kiu povas elflui gumsimila solvaĵo, aŭ kiu postlasas profundan ulceron: sifilisaj, tuberkulozaj, fungozaj gumabscesoj.