PIV · 4207
evident¹a
evident1a. Tiel klara k senduba, ke ĝi ne bezonas pruvon: la vero ne estas ĉiam evidenta por la menso; evidenta eraro; por hom’ inteligenta ĝi estas evidenta; mi havas evidentan benon de Dio Z; rilato evidenta per la figuro 2 Z. ☞ certa, okulfrapa, senduba.
evidente. En evidenta maniero: li evidente estis tre malsana; evidente, vi ne kapablas ludi violonon.
evidentaĵo. Io evidenta.
evidenteco. Klareco, kiun prezentas la vero al la menso, estigante certecon: la evidenteco de la geometriaj demonstracioj.
evidentigi. Fari, ke io estu evidenta al iu: evidentigi sian erudicion, malsaĝecon.