PIV 2026 · Artikolo 4215

evonimo

Litero E

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. amerik/a evonimo
  2. eŭrop1/a evonimo
  3. japan/a evonimo
evonimo BOTA arbusto, kun kontraŭe duopaj folioj pinte elipsaj, glataj, ofte ledecaj, vintrodaŭraj ĉe iuj specioj; kun koloraj beroj, venenaj, ege laksigaj; el Eŭropo, Azio, Afriko, Nord-Ameriko kaj Aŭstralio; pluraj specoj estas orname kultivataj. genro Euonymus ➞ celastraco.
amerika evonimo evonimo, malalta arbusto, kun blankaj kaj verdaj floroj, kiuj produktas oranĝajn kaj ruĝajn fruktojn kun grandaj, oranĝaj semoj; el Usono. specio Euonymus americanus
eŭrop1a evonimo evonimo, arbusto kun dika trunko; kun folioj kontraŭaj, lancoformaj ĝis elipsaj, ete dentaj, malhele verdaj en somero, flave verdaj ĝis ruĝe violaj autune; kun floroj malgrandaj, flave verdaj en cimoj; kun kapsuloj ruĝaj aŭ purpuraj, kaj oranĝaj semoj; el Eŭropo kaj okcidenta Azio. specio Euonymus europaeus
japana evonimo evonimo, ĉiamverda staranta arbusto aŭ malgranda arbo; kun folioj kontraŭaj, ovalaj, segildentaj; kun malgrandaj floroj verde blankaj; kun kapsuloj brunaj, aŭ orange ĝis ruĝe brunaj; kun semoj oranĝaj ĝis ruĝaj; el Japanujo kaj Koreujo. specio Euonymus japonicus