← Reen al F

PIV · 4227

★fabl/o

fabl/o. Rakonto, plejofte versa, en kiu agas k parolas bestoj aŭ objektoj, k per kiu oni prezentas moralinstruon, ordinare formulitan komence aŭ fine: la fabloj de Fedro, de Lafonteno; Ezopo instruis per siaj fabloj ĉie la popolojn K; fablo pri l’ naivaj ŝafoj K; malsatulon la fabloj ne nutros Z. apologo, alegorio, parabolo.
fabla. Apartenanta al la regiono de la fabloj: fabla besto, estaĵo; fabla tempo; (f) fable (fabele) facila lingvo Z.
fabli (ntr) Rakonti, verki fablojn: sed fabli nur por fabli ŝajnas senvaloraĉa K.
fablaro. Libroforma kolekto de fabloj.
fablisto. Verkisto de fabloj: Krilov estas la rusa fablisto.