← Reen al F

PIV · 4390

fen/o

fen/o Benzeno (en kunmetaĵoj).
fenilo. Radiko unuvalenta de benzeno, C6H5-.
fenileno. Radiko duvalenta, -C6H4- (ark. escepte en la nomoj de kelkaj industriaj kemiaĵoj): fenilendiamino, H2N-C6H4-NH2 (diaminobenzeno, kruda materialo por la fabrikado de farboj, plastoj, k.a.).
fenolo. Hidroksi-benzeno, C6H5OH, solida korpo, senkolora, kun akra, malagrabla odoro, kristaliĝanta en belajn pintojn k ekstraktata el karba gudro: fenolo estas efika desinfektaĵo.
fenolato. Metalkombinaĵo de feno.
bifenilo. C6H5-C6H5. Sin. fenilbenzeno.
dimetoksifenolo. Gvajakolo.
poliklorbifenilo Sintezita substanco, uzata i.a. en kondensatoroj, kiu estas tre persista en la medio k i.a. perturbas la reproduktiĝon de fokoj.
tiofenolo. C6H5-SH.