PIV · 4437
feston¹o
feston1o
1 Ornama girlando el kunplektitaj floroj, folioj, branĉetoj, rubandoj ks kurbe pendanta inter du alkroĉopunktoj.
2 Ornamaĵo imitanta tiajn festonojn, en arkitekturo, potdekoracio ks.
3 Ornamaĵo de rando de ŝtofo, formita per regulaj arkoformaj dentetoj, ordinare broditaj: elegante festonita ĉemizo; unu el tiuj nepriskribeblaj tualetoj, kie puntoj k bantrozetoj, faldoj k festonoj kuniĝis en mirinda senordeco.
festoni (tr) Ornami per festonoj.