← Reen al F

PIV 2020 · 4483

filari/o

filari/o
(ark.) = vukerio.
👥 Kn de nematodoj parazitantaj en la haŭto, limfangioj aŭ sango de diversaj mamuloj, inkl. homon, i.a.: Dracunculus medinensis (la Medina filario), Wuchereria bancrofti k Onchocerca volvulus.
filariozo Malsano kaŭzata de sp. de filario, Wuchereria bancrofti; la embrio de la filario estas inokulita de moskito (kulo aŭ anofelo), k baldaŭ okazas diversaj sekvaĵoj: febratakoj kun neŭralgio, elefantiazo ktp.
filariuloj. Superfam. (Filarioidea) de nematodoj, al kiu apartenas i.a. filario k onkocerko.