PIV · 4557
fiziolog⁷o
fiziolog7o. Fakulo pri fiziologio.
fiziologi1o. Scienco pri la normala funkciado de la vivuloj k de ties partoj (sistemoj, aparatoj, organoj, histoj, ĉeloj): animala, vegetaĵa fiziologio (Sin. plantfiziologio).
fiziologia. Rilata al fiziologio: fiziologiaj ecoj de la organoj de parolo Z.
plantfiziologio 🍁 Fiziologio de la plantoj.
psikofiziologio. Scienco pri la rilatoj inter la psikaj k la fiziologiaj faktoj.