PIV 2026 · Artikolo 4572
flamengo
Derivaĵoj en la artikolo 4
flamengo ZOOL granda, blanka kaj rozkolora birdo, diversaspeca, kun longa kolo, kurba beko kaj naĝmembranaj piedoj. familio Phoenicopteridae en ĝia spektakla naturmedio oni malkovros rozajn flamengojn, kiuj vivas en la lagunoj de la marbordo MGa Sin. fenikoptero 2.
Ĝemz-flamengo malgranda flamengo, kun plumaro tre pale rozkolora, kun brilaj karminaj strioj ĉe kolo kaj dorso, kun iom da nigro en la flugiloj, kun brila ruĝa haŭtaĵo ĉirkaŭ la okuloj; kun kruroj brikruĝaj, kaj kun beko brile flava kun nigra pinto; ĉiu piedo kun tri antaŭaj piedfingroj kaj sen malantaŭa; vivas en andaj altebenaĵoj de Peruo, Ĉilio, Bolivio kaj Argentino; nomita laŭ la brita esploristo Harry Berkeley James [Ĝemz]. specio Phoenicoparrus jamesi
malgranda flamengo malpli granda flamengo, kun palroze blanka plumaro, kaj kun beko preskaŭ tute nigra; ĝi vivas en Afriko kaj en suda Azio. specio Phoeniconaias minor
roza flamengo flamengo de la plej granda speco, kun longaj rozkoloraj kruroj kaj longa kolo; kun plumaro rozblanka, sed la flugilkovriloj estas ruĝaj kaj la flugoplumoj estas nigraj; kun beko granda, anguleca kaj rozkolora kun nigra pintoduono; kun irisoj blankaj; ĝi vivas en Akriko kaj en suda Eŭrazio.specio Phoenicopterus roseus
ruĝa flamengo flamengo kun rozkolora plumaro; la beko estas rozkolora kaj blanka kun nigra pinto; la kruroj estas rozkoloraj; indiĝena en Nord-Ameriko. specio Phoenicopterus ruber