PIV · 46
★absolut/a
★ (Fundamenta radiko aŭ vorto)/ (apartigas la kapradikon disde ĝia finaĵo)
1 Tute sendependa de ĉia potenco aŭ kontrolo: absoluta reĝo (reganta nur laŭ sia arbitro); absoluta monarkio; sed redaktoro mi devas esti absoluta“. 2 Ne elmetita al ia kondiĉo, rezervo aŭ limigo: absoluta principo, regulo, logiko“; absoluta manko de singardo“;
mi estis amiko absoluta de via entrepreno“: mi faros el la lando absolutajn ruinojn”, absoluta mallumo regis ĉirkaŭ ŝi. ex] nepra, perfekta, pura, radikala. 3 A Sen sintaksa rilato kun sintagmo de la sama frazo: En (Esperanto) ne ekzistas absoluta participo. 4 Senmiksa, tute pura: absoluta alkoholo. 5 Sendependa de arbitra mezurilo aŭ mezurvaloro: absoluta temperaturo; absoluta nulpunkto; absoluta ekarto. 6 A a) ((se paroli pri) reela valoro) Sensignuma: la absoluta valoro de -3 estas 3. b) ((se paroli pri) kompleksa valoro) Estanta la distanco al la origino: /a absoluta valoro de 4 + 3i estas 5. absolute 1 En absoluta maniero: neniu verko en la mondo estas nek povas esti perfekta absolute“; lingvo absolute logika estas lingvo senviva“. 2 (kun negacio) Tute, nepre: ekzistas absolute nenia neceseco, por ke ni forĵetu […]ᶻ; restis nenio absolute nek por mordi nek por glutiᶻ (L. L. Zamenhof); ili absolute ne volis kredi, ke…ᶻ. 3 Senkomplemente, ne sekvate de la atendebla objekto: en la frazoj «konfidu, sed vidu» aŭ «la edzino de Abram ne naskis al li», la verboj estas uzataj absolute. absoluto Φ (Filozofio) Esto, kiu ne dependas de alia esto, ekzistas per si mem kaj estas kaŭzo de la ceteraj estoj. absolutismo Σ (Politiko) Sistemo de regado per absoluta aŭtoritato.