PIV · 476
aleŭrod/o
aleŭrod/o ♉ G. (Aleyrodes, sin. Aleurodes) de insektoj el la ordo de hemipteroj, parazitantaj sur vaskulplantoj.
aleŭrodedoj. Fam. (Aleyrodidae) de insektoj el la ordo de hemipteroj, subordo de sternorinkoj, kies inoj k virseksuloj havas 4 membranecajn flugilojn; ili parazitas sur vaskulplantoj k grave damaĝas kultivatajn plantojn precipe en tropikaj regionoj k forcejoj.