← Reen al F

PIV 2020 · 4760

★frakas/i

frakas/i (tr)
Perforte k brue disrompi, dispecigi: frakasi vazon en koleratako; frakasi ĉaron X, ies dentojn X; Dio frakasas la kapon de siaj malamikoj X; bone estos al tiu, kiu prenos k frakasos viajn infanetojn sur ŝtono X; kurante en la mallumo, li frakasis sin je la muro Z; la eksplodo frakasis ĉiujn vitrojn ĉirkaŭe; rajdantoj galopas malsupren, ili krias: frakasu! frakasu! Z.
(f) Tute detrui, neniigi: kio estis k pasis, tion tempo frakasis Z; frakasi ies argumentojn; fatala malbeno implikas la piedojn k frakasas la koron de homaj estaĵoj Z; ĉe la rigardado de la eterneco frakasados min la rememoro, ke mi mortigis mian filon! Z; la homo kun la frakasanta rigardo Z; frakasita nacio Z.
frakasa. Tia, ke ĝi frakasas: la frakasa tono de profunde ofendita virino Z;
frakaso
Perforta disrompo: la terskuoj estigis grandan frakason de domoj k arboj; eliri sen frakaso el granda embaraso Z.
Bruego de disrompo: granda frakaso en malgranda glaso Z (granda bruo por nenio); bruo de batalo estas en la lando, k granda frakaso.
frakasiĝi. Iĝi frakasita: la kverko frakasiĝis de la fulmo; frakasiĝo de aviadilo, de aŭtomobilo.
disfrakasi. Frakasi al plej etaj pecoj: disfrakasi ĝis pulvoreco Z; la artilerio disfrakasis la malamikajn poziciojn.