PIV 2026 · Artikolo 4775

2Francisko

Litero F

2 Francisko vira nomo, i.a. de katolikaj sanktuloj. FranciscusFranciscoFrancis Francisko el Asizo 1182–1225 Francisko el Salezo
franciskano KRIS ano de monaĥa katolika ordeno, fondita de Francisko el Asizo: dank’ al Dio, jen estas monaĥejo de franciskanoj FK
franciskanismo tuto de la reguloj, ideoj kaj moroj de la franciskana ordeno.