PIV · 4860
ftalein/o
ftalein/o Ⓚ (kn) Substanco, kies molekulo konsistas el tri cikloj, en kiu unu estas derivaĵo de ftalata acido k la du aliaj (ĝenerale identaj) benzenderivaĵoj: fluoresceino (rezorcinolftaleino), rodamino (aminofenolftaleino), merkurokromo (hidrarga derivaĵo de bromorezorcinolftaleino) estas kvarciklaj derivaĵoj de ftaleino.
fenolftaleino. Plej simpla, tricikla ftaleino, uzata kiel acid-alkala indikanto k laksiganto.