PIV · 4885
★fum/o
★fum/o
1 Gasa produkto, miksaĵo de graso, akva vaporo k subtilaj solidaj substancoj (cindro, fulgo ks), grizeta aŭ nigreta, pli aŭ malpli densa, leviĝanta el brulanta korpo: ne ekzistas fumo sen fajro Z; tie iras fumo per densaj nuboj Z; la ŝipoj estis envolvitaj en fumo de pulvo Z; kiu estas ŝi, kiu venas el la dezerto, kiel kolono de fumo? X; el la puto leviĝadis fumo, kiel fumo el granda forno N; kiel la vinagro por la dentoj k la fumo por la okuloj […] X; fumo de vulkano, de incendio Z.
2 Tiu sama produkto el kelkaj substancoj, donanta sensoplaĉan odoron: k l’ odoro ofera en fumo suriris ĉielon; el incensujoj fluis malpezaj rubandoj de fumo B; la fumo de la incenso, kun la preĝoj de la sanktuloj, leviĝis antaŭ Dio N; tre plaĉas al mi la blueta fumo de l’ cigaro Z; varma fumo (de tabako) estas por mi malutila Z.
3 ב Tiu sama produkto, uzata kiel simbolo de ardanta kolero: el ĝiaj (de Levjatano) nazotruoj eliras fumo, kiel el bolanta kaldrono X; Dio koleris, leviĝis fumo el lia nazo k fajro el lia buŝo X.
4 (f) Tiu sama produkto, rigardata kiel simbolo de io momente foriĝanta: la ĉielo disneniiĝos kiel fumo X; pasis kiel fumo miaj tagoj X; nutri sin el la fumo de la gloro.
fuma
1 Konsistanta el fumo: fuma vaporo; la spir’ de l’ titanoj per fumaj nubetoj al li leviĝis Z; (f) fumaj pensoj.
2 Plena de fumo: fuma bierejo; fume bruli.
★fumi
1 (ntr) Ellasi fumon: fumas brulanta pajlo, malseka ligno; ĉiuj kamentubo fumis k odoris Z; fumas petrollampo (malbone alĝustigita), kameno (kun nesufiĉa aertiro); (f) Ⓚ fumanta nitrata acido, klorida acido.
2 (ntr) Ellasi sensoplaĉan odoron: l’ oferoj fumis sur ĉiuj altaroj k la Dioj satiĝis; fumantaj incensujoj Z.
3 (ntr) Ellasi minacan fumon: kial, ho Dio, fumas via kolero kontraŭ ili? X.
4 (tr) Ardigi, enspirante tra tubo en la buŝon, substancon kiu donas agrablan toksiĝon: fumi tabakon Z, opion B, mariĥuanon; (analoge) fumi cigaron Z, pipon Z; fumi pipon bruna; fumi pipon de opio B; (abs) oni postulas, ke mi nepre ĉesu fumi Z.
fumado Z
1 Ago de io, kio fumas: la fumado de la kamentuboj signis la vekiĝon de la urbo.
2 Ago de iu, kiu fumas: pro la ekscitanta preparo de la kongreso mi devis denove komenci la fumadon Z.
fumaĵo Z
1 Fumo, demetiĝinta sur ia surfaco: la plafontraboj, kovritaj de nigra fumaĵo.
2 🍴 Viando aŭ fiŝo, konservita per longa elmetado al fumo.
fumaĵi (tr) 🍴 Elmetadi al fumo, por fari konservebla: fumaĵita ŝinko Z, haringo.
fumaĵado Z. Elmetado de viando aŭ fiŝo al fumo, cele al konservo.
fumaĵejo. Ejo, kie oni fumaĵas viandon aŭ fiŝojn.
fumanto Z. Homo, kiu fumas: kupeo por fumantoj; impresoj de fumanto de l’ opio B.
fumejo. Aparta salono por fumantoj: en fumejo de l’ opio B; la fumejo de teatro.
fumiĝi. Komenci fumi 1: li ektuŝas la montojn k ili fumiĝas X; la monto Sinaj tuta fumiĝis kaŭze de tio, ke la Eternulo malsupreniris sur ĝin en fajro X.
fumilo X. Incensilo.
fumizi. Blovi fumon sur plantojn, por mortigi insektojn ktp.
fumujo. Speco de vazo, kie oni bruligas parfumojn.
fumumi. Fumaĵi.
fumumo. Fumaĵado.
fumkolora. Grizeta kiel fumo: la kameno kun la fumkolorigita profundo Z.
fumplena. Plena de troa fumo: fumplena drinkejo.
elfumi (tr) Ĝisfine fumi 4: mi volus elfumi pipon Z.
nefumanto. Persono, kiu ne praktikas la fumadon: kupeo por nefumantoj.
senfuma (pp pulvo) Lasanta nenian fumon post la eksplodo.
ĉenfumanto. Persono, kiu fumadas cigaredojn senĉese, ekbruligante unu ĉe la stumpo de la alia.
odorfumo. Incenso: nur puran koron, preĝon, odorfumon al dioj ŝi oferas Z.