PIV 2026 · Artikolo 4910
2furio
2 furio
1 MITO diino de venĝo (latina nomo de la erinioj): vi, furioj, Alproksimiĝu per fermita rondo Z lin la furioj venĝe persekutas Z li rigardis posten kaj, kvazaŭ persekutata de furioj, ekrapidis en la plej proksiman koridoron B tiu teatraĵo, kiun mi iam spektis: Oresto ĉasata de la Furioj ALö
(figurasence) ŝian spiriton kaptis mallumaj furioj, elkoviĝintaj sur la fundo de ŝia ribeliĝinta interno Z ĝis venos la lasta el la anaro da furioj, la malespero! Z
➞ Eŭmenidoj.2 (figurasence) furioza virino, foje viro: ni konsumiĝas, ni ofte fariĝas furioj kaŭze de nia dezirego de amo Z