PIV · 4914
★furioz/a
★furioz/a
1 (iu) Tiel kolera, ke la prudento kvazaŭ perdiĝas: mi estas tute furioza, ke mi staras kiel malpravulo, dum mi estas prava Z; (analoge) furioza hundo, taŭro.
2 (io) Aganta, efikanta kun senbrida perforto: furioza vento, ŝtormo; la virkapro ĵetis sin sur ĝin kun furioza forto X; kia furioza senhonteco! Z; furioza mordado estas en mi interne Z; du kaleŝoj kun furioza rapideco pretergalopis Z.
furioze. En furioza maniero: Amalio kaptas lin furioze ĉe la brako Z; tiu sola en la nokto atakas furioze la dormantojn Z; tiu juna homo estas furioze enamiĝinta en vin Z.
furiozi (ntr) Agi furioze:
1 ha, mi furiozas el mia tuta koro! Z; ili furiozas (predike) kontraŭ monavideco Z; li diable furiozus, se io simila venus al liaj oreloj Z; ne lasu, ke mia sola frato furiozu en la mallumo de la frenezeco! X;
2 la ponardo, kiu tiom en la Tantala dom’ jam furiozis Z; furiozas la pesto Z, la batalo, la ŝtormo; furiozas la ĵaluzo de la edzo X.
furiozo. Preskaŭ freneza, ne haltigebla kolero: mi krevas de furiozo Z; ĉiu ekdeziro ĉe ili tuj fariĝis furiozo sovaĝa k senlima Z; forkuru, ĝis kvietiĝos la furiozo de via frato X.
furioziĝi. Eksenti furiozon.