PIV 2026 · Artikolo 5034
gapi
gapi ntr senpense, naive kaj iom stulte rigardadi, malfermegante la okulojn kaj ofte ankaŭ la buŝon, pro miro, nekompreno k.s.: kial vi gapas al mi kiel vendota fiŝo? CPi la knaboj gapis al la fenestro de la kukejo ŝokite, la du fratinoj gapis al sia frato ALö gapanta neniofarulo
gapa gapanta: el la gapaj okuloj mi vidis, ke ankaŭ li volas min forlasi SSz gape kaj kun grandaj okuloj la viroj aŭskultis SEn
gapulo homo, kiu gapas al strata okazaĵo k.s.: en la strateto gapuloj amasiĝis antaŭ la domo SPo