← Reen al G

PIV 2020 · 5063

gastr/o

gastr/o Stomako (en kunmetaĵoj).
gastra. Rilata al perturboj aŭ malsanoj de la stomako.
gastrino Kn de stomakaj polipeptidaj hormonoj, kiuj stimulas la sekreciadon de acido fare de la stomako k havas diversajn malpli gravajn efikojn al la stomako, ezofago, galveziko k pankreato.
gastrito. Inflamo de la stomaka mukozo.
gastralgio. Stomaka doloro, kiun la malsanulo lokalizas ĉe la epigastro.
gastrektomio. Tuta aŭ parta desekco de la stomako.
gastrenterito, gastroenterito. Inflamo de la stomaka k intesta mukozoj.
gastroskopo. Optika instrumento por gastroskopio.
gastroskopio. Rekta esploro k ekzameno de la interna parieto de la stomako. endoskopo.
gastrostomio. Operacio, estiganta inter la stomako k la ekstero daŭran aperturon, tra kiu oni povu nutri la pacienton, kiam la supra parto de la nutrokanalo estas obstrukcita.
gastrotomio. Operacio, per kiu oni faras portempan aperturon inter la stomako k la ekstero post laparotomio.