← Reen al G

PIV 2020 · 5132

geograf⁷o

geograf7o. Specialisto pri geografio.
geografio. Scienco pri la aspekto de la diversaj regionoj de la tero: li pensis pri sia leciono de geografio Z; libro de geografio Z; la geografio de Eŭropo.
geografia. Rilata al geografio: geografia karto Z; geografiaj nomoj. mapo.
biogeografio Scienco pri la disvastiĝo k pri la kaŭzoj de la disvastiĝo de la vivuloj.
fitogeografio 🍁 Scienco pri la disvastiĝo k pri la kaŭzoj de la disvastiĝo de la vegetaĵoj. Sin. plantgeografio.
plantgeografio. Fitogeografio.
zoogeografio Scienco pri la disvastiĝo k kaŭzoj de la disvastiĝo de la animaloj.