PIV 2026 · Artikolo 520

alizeo

Litero A

alizeo METE iu el la ventoj, kiuj regule blovas tra la tuta jaro inter la tropikoj kaj estas deturnataj okcidenten pro la rotacio de la tero: alizeo blovas de nordoriento en la norda duonhemisfero kaj de sudoriento en la suda duonhemisfero ➞ musono.
kontraŭalizeo vento, kiu blovas en la samaj kondiĉoj kiel alizeo, sed en mala direkto en la stratosfero.