PIV 2026 · Artikolo 5200
gimnastiko
Derivaĵoj en la artikolo 6
gimnastiko SPOR arto pri ekzercado de la korpo per taŭgaj moviĝoj, por ĝin plifortigi kaj lertigi:sveda gimnastiko instruisto de gimnastiko ➞ gimnasto.
gimnastika rilata al gimnastiko: faradi gimnastikajn ekzercojn Z
gimnastiki ntr ekzerciĝi per gimnastiko.
gimnastikejo loko difinita por gimnastiki: li iris al gimnastikejo por forpreni sian grason IYo
gimnastikilo ĉiu aparato aŭ ilo uzata por gimnastiki.
kuracogimnastiko, kuraca gimnastiko gimnastiko celanta kuracadon.