PIV 2026 · Artikolo 5202

gimnofiono

Litero G

gimnofiono ZOOL amfibio, sen membroj; vermoforma aŭ serpentoforma, kun malgrandaj okuloj aŭ sen okuloj; kun korpo cilindra kaj ofte malhele kolora; kun paro de tentaklaj ĥemisensiloj inter la okuloj kaj la naztruoj; kun haŭto glata kun ringoformaj markoj aŭ sulkoj kaj iam skvamoj; ĝi vivas en grundo aŭ fluejo, en la tropikoj de Afriko, suda Azio kaj suda kaj centra Ameriko; manĝas tervermojn kaj aliajn malgrandajn subterajn organismojn.membro de la ordo Gymnophiona (gimnofionoj) el la klaso Amphibia ➞ anuro, urodelo.