PIV · 5341
gomb/o
gomb/o
1 🍁 Sp. (Abelmoschus esculentus el malvacoj), tre parenca al hibisko, el tropika Azio, kultivata en ĉiuj varmaj landoj por fruktoj – kapsuloj 15−30 cm longaj, acidetaj k mucilagaj – manĝataj nematuraj, krudaj aŭ kuiritaj, k uzataj en salatoj, saŭcoj, supoj ks, por folioj manĝataj kiel tiuj de spinaco k por semoj utiligataj kiel kafsurogato.
2 👥 Frukto de gombo 1.