1 Pritraktanta nur purajn ecojn, ne realaĵojn: abstrakta ideo. (rilata vorto el la sama semantika kampo) idea, neperceptebla. 2 △ ((se paroli pri) (substantivo)) Esprimanta econ, estmanieron: «kuraĝo», «beleco» estas abstraktaj vortoj. 3 Celanta ne la plimalpli ĝustan prezentadon de la realaĵo, sed nur la ludan kombinon de formoj, koloroj (kaj simile, kaj similaj): abstrakta pentroarto, abstrakta skulptaĵo. (rilata vorto el la sama semantika kampo) figura. 4 Ne havanta kontakton kun la realaĵoj, nepraktika: batalado abstrakta kaj teoria“: ĉiu veraĵo, dum ĝi restas abstrakta doktrino, havas nenian influon en la mondon“. (rilata vorto el la sama semantika kampo) metafiziko, nebula, himera, spekulativa. abstrakti (transitiva) Konsideri parton aŭ econ, izolante ĝin el la tuto, al kiu ĝi apartenas: oni nomas substanco tion, kio restas el unu objekto, kiam oni abstraktis de ĝi ĉiujn ĝiajn percepteblajn ecojn. abstraktaĵo. Io abstrakta: geometria punkto estas abstraktaĵo. abstrakteco. Karaktero de io abstrakta: la eco de liaj rezonoj lacigas la leganton. abstraktismo Tendenco en pentroarto, aperinta en Eŭropo (ĉirkaŭ) 1910, rifuzanta ĉiujn ligojn kun la realo: la romantika (aŭ emocia) abstraktismo respegulas la internan mondon de pentristo; la geometria abstraktismo konsistas el konsciaj serĉoj de formo kaj koloro kun uzo de matematikaj metodoj. (rilata vorto el la sama semantika kampo) suprematismo, makulismo.