PIV · 5427
gravit/i
gravit/i (ntr)
1 🔭 Moviĝi konforme al la gravito.
2 (f) Esti forte altirata al ia centro de influo: la korteganoj gravitis ĉirkaŭ la favorato.
gravito ☐ 🔭 Forto, kuntiranta al iu maso alian mason proporcie je la produto de ambaŭ k inverse je la kvadrato de ilia distanco.
gravita. Rilata al la gravito: gravita maso (kvociento de la altira forto, pezo, per la akcelo, kiun ĝi kaŭzas): gravita kampo.
gravitometro ⊕ Aparato por mezuri graviton.
gravitometrio. Mezuro de gravito, pli speciale en geofiziko k geodezio.