PIV 2026 · Artikolo 543
almanako
almanako libreto entenanta kalendaron, astronomiajn sciigojn por la kuranta jaro, veterprognozojn kaj aliajn diversajn informojn, ofte kun distra parto: (figurasence) la nova Beletra Almanako fariĝos la disvastigilo de niaj premiitaj verkoj tra la Esperanto-movado HTo
naŭtika almanako jarlibro entenanta astronomiajn, tajdajn k.a. informojn por navigantoj.