← Reen al G

PIV · 5459

grip²o

grip2o Epidemia infekta k kontaĝa malsano, esence karakterizata de benigna korizo, k kaŭzata de viruso; ofte ĉi tiu asociiĝas kun diversaj mikroboj k kaŭzas lacegecon en la membroj, kapdoloron k trafiĝon jen de la spiraparato, jen de la digesta, jen de la nerva sistemo.
gripa. Rilata al gripo: gripa bronkito.
gripulo. Iu trafita de gripo.
kontraŭgripa. Povanta kuraci gripon: kontraŭgripa medikamento.