PIV · 5560
ĝeneral¹a
ĝeneral1a. Rilatanta senescepte al tuto aŭ al la plej granda parto el personoj aŭ objektoj, neaparta, neindividua: ĝenerala kunveno, regulo, opinio; ĝenerala amnestio; la demando pri literoj tegmentitaj prezentas ne apartan demandon, sed parton de demando ĝenerala Z; ĝeneralaj ideoj; ĝenerala malarmado; mi sendas al vi mian ĝeneralan prezaron; jen la subskribita ĝenerala pardono! Z.
ĝenerale. En ĝenerala maniero, en la plej oftaj kazoj, sen konsidero al la esceptoj.
ĝeneralaĵo. Ideo ĝenerala.
ĝeneraleco. Eco de io ĝenerala.
ĝeneraligi. Fari, ke io havu ĝeneralan amplekson: ĝeneraligi regulon, doktrinon, leĝon, kutimon; Marta pensis pri tio, sed ŝi ne ĝeneraligis siajn pensojn Z.