PIV 2020 · 5574
ĝerman/o
ĝerman/o. Ano de etnaro, kiu ekde la 4a jc a.K. ekokupis la E k N parton de Eŭropo. ☞ franko, goto, teŭtono.
ĝermana
1 Rilata al la ĝermanoj.
2 Karakterizanta tiun hindeŭropan dialektaron, de kiu devenis la modernaj lingvoj skandinavaj k U-ĝermanaj (angla, germana, nederlanda k.a.).
3 Rilata al la popoloj parolantaj ĝermanidan lingvon.
Ĝermanio, Ĝermanujo ♜ Tiu parto de Eŭropo, oriente de Rejno k norde de Danubo, okupita de la ĝermanoj ĉ. la unua jc. k dividita de la Romanoj en du provincojn; nomo de reĝolando en la 9a jc. ☞ Germanio.
ĝermanida Λ (pp lingvo) Devenanta de la ĝermana dialektaro.