PIV 2026 · Artikolo 5660

hamamelido

Litero H

hamamelido BOTA malrapide kreskanta arbo aŭ trunkarbusto kun ovalaj alternaj folioj, kiuj falas aŭtune; ĝi floras, ofte abunde, en aŭtuno aŭ vintro, per akselaj floroj kun flavaj, oranĝaj aŭ ruĝaj petaloj; el Nord-Ameriko kaj orienta Azio; medicine kaj orname kultivata. genro Hamamelis
hamamelidaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas hamamelido. membro de la familio Hamamelidaceae (hamamelidacoj)