PIV 2026 · Artikolo 568
alpinio
alpinio BOTA alta plurjara florplanto kun dikaj aromaj rizomoj, kun falsaj tigoj formitaj el interkovrantaj folioj lancoformaj aŭ oblongaj, kaj kun infloreskoj en la formo de spiko, paniklo aŭ grapolo; el Azio kaj Oceanio. genro Alpinia ➞ zingibraco.
galanga alpinio alpinio, el orienta kaj sudorienta Azio, kies rizomo estas uzata kiel spico kaj havas mildan zingibran guston. specio Alpinia galanga Sin. galango 2.
oficina alpinio alpinio, el orienta kaj sudorienta Azio, kies rizomo estas uzata por spicaĵo kaj medikamento. specio Alpinia officinarum