← Reen al H

PIV 2020 · 5693

★hard/i

hard/i (tr)
Meti ruĝvarmigitan ŝtalon en malvarman likvon, por ĝin pli malmoligi k pli elastigi: bone hardita glavo.
Malmoligi: nudpieda marŝado hardas la plandojn; hardita ledo de ŝildo.
(f) Fari nesentema por fizikaj aŭ moralaj suferoj; fortigi ies karakteron: la longa k malfacila batalado min hardis Z; mizero hardas la korojn; maljunulo hardita en malfeliĉoj; soldato hardita kontraŭ frosto, laciĝoj; obstine ĝi paŝas, provita, hardita, nia bravega anaro Z; maljuna hardito.
hardado. Ago de hardanto: hardado de fajliloj, de spado, de klingo; hardado en akvo, en oleo, per martelado; hardado de la karaktero.
hardebla. Tia, ke oni povas ĝin hardi: varmohardeblaj rezinoj.
hardebleco. Propreco de materialo, ekz. ŝtalo, akcepti harditecon per taŭga procedo.
hardiĝi. Iĝi malmola aŭ fortigita per hardado: hardiĝinta malbonulo.
harditeco. Fizika aŭ morala fortika malmoleco: la harditeco de ŝtalo, de volo.
malhardi
Varmigi harditan ŝtalon ĝis la bluo, por nuligi ĝian hardecon.
Moligi, malfortigi: la riĉeco malhardas la kuraĝon.
rapidharda (pp hardita ŝtalo) Tia, ke eĉ se malhardite pro troa varmigo (ekz. borilo, kiu tro funkcias), ĝi rehardiĝas mem je meza temperaturo.