PIV 2020 · 5747
hegemoni⁴o
hegemoni4o Σ Superregado de unu homgrupo (korporacio, urbo, nacio k.a.) super la aliaj: la korporacio de la burĝoj-patricioj k la korporacio de la gildoj reciproke bataladis pri hegemonio Z; la Atenana hegemonio super la Mediteraneo orienta; la Hispana hegemonio en la 16a jc; la hegemonio de Usono, de la angla lingvo.
hegemonia. Superrega, ĉefkondukanta.