PIV · 578
alternativ²o
alternativ2o
1 Necesa elekto inter du eblaj k ofte kontraŭaj decidoj aŭ proponoj: esti malica aŭ stulta, ni penu eviti tiun alternativon; silenti aŭ morti, jen kia alternativo sin trudis al la surprizita gardostaranto; solvi alternativon Z.
2 Alia ebla maniero solvi problemon aŭ plenumi ion.
alternativa
1 Rilata al alternativo.
2 (pp idearo, movado ks) Oponanta al la diversaj aspektoj de la regantaj sociordo k ideologio, aŭ klopodanta agi ekster ili: estiĝis alternativaj movadoj M; alternativa medicino.
3 ☼ (pp energio) Proponita por anstataŭi la tradiciajn energifontojn.
alternativulo. Ano de alternativa idearo aŭ movado: tiuj alternativuloj, inter ili ofte verduloj […] M.