PIV · 5824
hemi/
hemi/ 💡 Pref., elvokanta la ideon de ĝusta duono k uzata:
1 ⚕ kun nomoj de afekcioj, por montri, ke ili koncernas nur unu duonon (dekstra aŭ maldekstra) de la korpo, aŭ iafoje de la konsiderata anatomia parto: hemianestezo, hemikonvulsio, hemikoreo;
2 kun aliaj nomoj, por signifi, ke oni konsideras nur la duonon: hemisfero, hemisistolo. Rim. La vortkomenco hemi troviĝas en iuj neanalizeblaj nomoj: hemicelulozo, hemipteroj k.a.. ☞ semi/.