PIV · 5836
hemofili/o
hemofili/o ⚕ ⚥ Hereda malsano, karakterizata de granda prokrasto de la sanga koaguliĝo, tiel ke eĉ eta vundo povas kaŭzi gravegan hemoragion: hemofilion kaŭzas manko de koagulig-faktoro VIII (hemofilio A) aŭ koagulig-faktoro IX (hemofilio B); hemofilio estas ĝenerale transdonata de la patrino k trafas preskaŭ ĉiam nur la virojn; hemofilia, hemofiliulo.