← Reen al H

PIV · 5873

★herez/o

herez/o
Doktrino aŭ opinio, kontraŭa al iu religia dogmo k tial kondamnita de iu eklezio: necese estas, ke ankaŭ herezoj estu inter vi N; la herezo de Hus B.  Inkvizicio.
(f) Opinio, tute kontraŭa al la komune akceptataj ideoj: tio, kion vi diras, estas herezo en medicino; li instruis al ni kelkajn literaturajn herezojn. paradokso.
hereza. Rilata al herezo: hereza aserto, opinio.
herezeco. Eco de doktrino kontraŭa al la dogmo aŭ al la ĝenerala opinio.
herezi (ntr) Aserti herezan opinion; hereze agadi.
herezulo. Homo, kiu kredas aŭ predikas herezon: en la mezepoko oni brulmortigis la herezulojn; herezulo estas tiu, kiu pensas per si mem, diris iu teologo; Lanti nomis sin herezulo.
ĉefherezulo. Homo, kiu iniciatis herezon.