PIV 2026 · Artikolo 5986
hieroglifo
hieroglifo
1 en skriba sistemo figuro de homo, besto, vegetaĵo aŭ objekto uzata por prezenti vorton, silabon aŭ sonon: egiptaj hieroglifoj meksikaj hieroglifoj ➞ kojnskribo, ideografio.
2 (figurasence) nelegebla skribo aŭ nekomprenebla stilo: tio estas por mi puraj hieroglifoj ➞ galimatio.