PIV 2020 · 6041
hipermetrop/a
hipermetrop/a ⚕ (pp okulo) Tia, ke, en stato de neakomodo, la lumradioj devenantaj de malproksime konverĝas trans la retino.
hipermetropeco. Stato de okulo kiu devas akomodiĝi jam por nete vidi malproksimajn objektojn; ĝi ne povas nete vidi la proksimajn. Rim. La malhipermetropeco, kiun oni povus nomi «hipometropeco», estas tradicie nomata «miopeco». ☞ eŭmetropa, presbiopa.