← Reen al H

PIV 2020 · 6089

hipotek¹o

hipotek1o Rajto, laŭ kiu nemoveblaĵo aŭ ŝipo servas kiel garantiaĵo por monŝuldo: preni, doni hipotekon pri io; aĉetisto de bienoj kun ĉiaj hipotekoj Z.
hipoteka. Rilata al hipoteko: hipoteka akto.
hipoteki (tr) Ŝarĝi nemoveblaĵon per hipoteko: li hipotekis ĉiujn siajn domojn.
hipotekado. Ago hipoteki: ŝiphipotekado.