PIV 2026 · Artikolo 6176

homogena

Litero H

homogena
1 SCIE tia, ke ĉiuj ĝiaj partoj havas la saman konsiston aŭ la samajn ecojn: homogena miksaĵo homogena pasto homogena loĝantaro homogena taĉmento ➞ heterogena.
2 MATE polinomo tia, ke ĉiuj ĝiaj termoj estas samgradaj.
3 MATE ekvacio tia, ke ĝia konstanta termo nulas: al la nehomogena ekvacio 2x + 3y = 5 respondas la homogena ekvacio 2x + 3y = 0
homogeneco eco de io homogena: la homogeneco de fandaĵo
homogenigi fari ion homogena: homogenigi bakterian likvon