PIV · 6178
homolog/a
homolog/a
1 ∆ (pp ciklo) Diferencanta de alia donita ciklo nur per rando de ĉeno.
2 Ⓚ a) (pp elemento) Apartenanta al la sama grupo de la perioda sistemo kiel alia komparita elemento: stroncio estas homologa al kalcio. b) (pp molekulo) Havanta la samajn bazan strukturon k funkciojn kiel komparita molekulo, sed diferenca de tiu ĉi pro longo de karboĉeno(j): homologa serio de hidrokarbonoj. ☞ analoga.
3 ⚥ (pp organo) Samdevena, samorigina, sed servanta al diversaj fiziologiaj funkcioj ĉe malsamaj bestoj aŭ vegetaĵoj: la antaŭaj membroj de mamulo k la flugiloj de birdo estas homologaj. ☞ analoga.
4 ⚥ (pp komparo de kromosomoj) Apartenanta al la sama kromosomparo.
homologeco. Kvalito, propreco de tio, kio estas homologa.
homologio ∆
1 Strukturo konstruita el nehomologaj cikloj.
2 Branĉo de la matematiko, kie oni studas homologion 1.
kohomologa ∆ Du kocikloj estas homologaj, se ilia diferenco estas korando de koĉeno.
kohomologio. Strukturo konstruita el nekohomologaj kocikloj.
2 Branĉo de la matematiko, kie oni studas kohomologion 1.