← Reen al H

PIV 2020 · 6188

★honest/a

honest/a
(pp homo) Konformiganta sin al la honoro, al la devo, al la sociaj postuloj: se oni bezonas el honesta homo fari kanajlon […] Z; ne kredas ŝtelisto, ke honestaj ekzistas Z; ĉu tia estas la konduto de honesta edzo? Z; honesta (virta) edzino Z; la honestaj vilaĝanedzinoj montrados vin per fingroj! Z; honesta komercisto, bankisto; li proponis la amon sian pure k honeste Z.
(pp ago) Konforma al tio, kion postulas honoro, devo: honesta intenco Z, propono; unu fojon ŝtelis pomon k perdis por ĉiam honestan nomon Z; honesta kiso Z; trovi honestan laboron; lia agado estis plej honesta Z.
honesto. Tio, kio estas honesta, rigardata en abstrakta, absoluta maniero: instruo pri justo k honesto X.
honesteco. Eco de iu, io honesta: lia honesteco ŝanceliĝas kiel kaverna dento! Z; fari ian aferon, de kiu la honesteco povus esti difektita Z.
honestulo. Homo honesta.
malhonesta. Ne respektanta la honoron, la sociajn devojn: malhonesta reprezentanto, amiko; virino malhonesta k perfida! Z; (f) malhonesta pano X, profesio, domo Z (bordelo), vivtenado; malhonestaj faroj Z.
malhonesto. Ĉio malhonesta (abstrakte): pli bona ĉifona vesto, ol riĉeco en malhonesto Z.
malhonestaĵo. Ago malhonesta: fari malhonestaĵon Z.
malhonesteco. Eco de iu, io malhonesta: ĉiu prudenta homo komprenos la malhonestecon de iliaj argumentoj Z; ĉiu povos akcepti sen malhonesteco kontraŭ sia konscienco Z.
malhonestulo. Homo malhonesta: ne fidu tiun malhonestulon.
nehonesta. Ne plene, ne vere honesta: jam longe la reformistoj penas kredigi, ke ĉiuj, kiuj ne volas reformojn, estas homoj nehonestaj Z; nehonesta mano Z.