PIV 2020 · 6200
★hor/o
★hor/o
1 La 24-ona parto de diurno: horloĝo, kiu sonas la horojn k duonhorojn; astronomia, sidera, vera, norma horo; preni kuracilon je ĉiu horo; ŝveli kun ĉiu horo Z; li staris tutan horon Z.
2 Ĉiu el tiuj diurnopartoj, numeritaj k difinitaj per orda numeralo: kioma horo nun estas? Z; estas la tria, dek minutoj post la tria, la tria k duono, dek minutoj antaŭ la kvara (horo); demandi pri la horo; rigardi la horon sur sia poŝhorloĝo; li havas ĉiam la ĝustan horon; fermite inter la 12a k la 14a (horoj); laboristoj de la dekunua horo N (laste venintaj adeptoj); oni donas por manĝi je ĉiu horo; la horo de Grenviĉo, de Centra Eŭropo; la somera, la vintra horo; kvinahora tetrinkado; la hormontra ombro de la sunhorloĝo X (☞ gnomono).
3 Tagotempo difinita por fari ion: por ĉiu faro estas horo Z; vi venas en bona horo Z; vidi vin ekstere en tiu malfrua horo! Z; li ankoraŭ iom dormis en la matena horo Z; nun estas la horo, en kiu mi ĝuas freŝan aeron Z; mia horo ankoraŭ ne venis N; teni aŭdiencajn horojn; en la horo de la venko B; en la lasta horo de mia vivo B; lia horo ekbatis.
4 Daŭro de ĉ. 60 minutoj, utiligata por fari ion: liaj horoj de ĉeestado en la oficejo; ŝi ricevis lecionojn po 20 spesmiloj por horo Z; la okhora tago (en kiu la laboro daŭras 8 horojn); la 32hora semajno (postulo de la Eŭropaj laboristoj); trovi la horojn longaj (enui); je unuhora distanco Z; trihora vojirado; horpage labori.
5 Momento, en kiu io okazas: ĉu mi ne venkos en decida hor’! Z; en malfacila horo eĉ groŝ’ estas valoro Z; en la plej malfacilaj horoj Z; li ĝuis horojn de gloro, de triumfo; en horo de deprimiĝo li sin mortigis; horo de kulmino.
6 ✞ Preĝoj en la rite difinitaj tempoj de diurno. ➞ matutino, matenlaŭdo, primo, tercio, seksto, nono, vespro, kompletorio.
hora. Rilata al horo: hora angulo (🔭 angulo inter la meridiano de astro k la loka meridiano, mezurata ĉiam okcidenten); horaj zonoj.
horaro
1 Regula antaŭdifinita aranĝo de la horoj, en kiuj devas okazi servoj, kursoj, naturaj fenomenoj k.a.: horaro de fervojoj, de lernejo, de tajdoj; malfruiĝi el la horaro.
2 Tabelo (sur folio aŭ en libro) de tiu aranĝo: aĉeti fervojan horaron.
laborhoroj. Horoj, dum kiuj oni laŭserve laboras.
lasthora. Okazanta, alvenanta en la lasta horo, antaŭ iu templimo: lasthora kompromiso, resaniĝo; lasthoraj novaĵoj (eksciitaj ĵus antaŭ la presado de gazeto).
lernohoro. Tempospaco (ĉ. 45−50 min), dum kiuj instruisto lernigas lernobjekton: oni forliberigis ŝin por tiu lernohoro Z.
pinthoroj. La horoj, dum kiuj la ekonomia aktiveco (aĉetado, trafiko ks) estas plej granda.
tehoro. La daŭro, kiam la temanĝo aŭ iu tetrinkado okazas. Rim. horo estas suf-e uzata en nomoj de unuoj: amperhoro, vathoro.